Ni malhelpu detrui la plej malnovan slovakian nacian parkon
La subskribformularon vi trovos sube de tiu ĉi paĝo.
INTERNACIA PETSKRIBO
al la Slovakia registaro
Ni malhelpu detrui la plej malnovan slovakian nacian parkon
Ni, la subskribintoj,
konsiderante ke la Tatra Nacia Parko, malgraŭ sia tumulta historio, daŭre restas areo kun unu el la plej altaj koncentriĝoj de naturaj valoraĵoj en Eŭropo, kun iuj el la plej specifaj bestaj kaj plantaj komunumoj enhavantaj multajn endemiajn (nur ĉi-loke troviĝantajn) speciojn, kaj ĝi samtempe estas la plej malnova nacia parko ne nur en Slovakio, sed eĉ en eksa Ĉeĥoslovakio,
kun granda maltrankviliĝo observas la procedon de preparado de la zonplano por la Tatra Nacia Parko.
La prezentita propono de zonplano estis preparita laŭ malneŭtrala metodaro, kiu
* ignoras la gvidliniojn de Internacia Unio por Naturprotektado (IUCN),
* ekestis laŭ maltravidebla maniero sen ajna faka aŭ publika prioponado kaj sen prikonsiderado de la rimarkoj far la publiko,
* ebligas intensan disvolvigon de plezurindustrio eĉ en la plej sentivaj partoj de la teritorio,
* antaŭsupozas intervenojn eĉ en la senintervena kerna zono A,
* ignoras la fakton, ke naturprotektado estas en Tatra Nacia Parko superranga celo laŭ la slovakia leĝaro kaj Tatra Nacia Parko estas parto de la reto de protektataj teritorioj NATURA 2000.
La prezentita propono de zonplano tial kaze de aprobiĝo signife kontribuus al la detruo de naturprotektaj valoroj de la teritorio kaj al la malpliboniĝo de ĝia stato de konserviĝo: konkrete ĝi
* detruus la plej gravajn vivlokojn de ĉamo kaj marmoto en Okcidentaj Tatroj,
* detruus la plej gravajn vivlokojn de tetroj kaj urogaloj en Okcidentaj Tatroj, dum ilia nombro en Slovakio rapide malpliiĝas ĉie krom en Tatroj,
* malpliigus la protekton de la plej valoraj vivlokoj de birdoj en la Nacia Natura Rezervejo (NNR) Bielovodská valo, NNR Javorová valo kaj en la lokaĵo Surový hrádok, kaj ebligus ilian senvalorigadon,
* ebligus konstruadon de turismaĵoj en ĝisnune senkonstruaĵaj partoj de Tatroj kiuj estis longtempe rezervitaj unuavice por naturprotektado,
* permesus konstruadon de turismaĵoj en areoj, kie tio ne eblis eĉ antaŭ la jaro 1989 dum totalisma reĝimo,
* ebligus neniigi la multiĝantajn pruvojn pri la favoraj stato kaj evoluemo de senintervenaj partoj de la ŝtormdetruita arbaro kaj de aliaj vivlokoj en la malsupra parto de Tichá valo.
Tial membroj kaj simpatiuloj de mediprotektaj asocioj en la tuta Eŭropo alvokas la proponprezentantojn, kiel ankaŭ la koncernajn regionajn Oficojn por vivmedio, la Ministerion por vivmedio de la Slovaka respubliko kaj la Registaron de la Slovaka respubliko, ke ili nuligu la prezentitan "Intencon pri proklamado de zonoj de Tatra Nacia Parko", lokigitan ĉe https://lt.justice.gov.sk/Document/DocumentDetails.aspx?instEID=-1&matEID=2586&docEID=108988&docFormEID=-1&docTypeEID=1&langEID=1.
Samtempe ili proponas, ke kun partopreno de fakuloj kaj de la publiko, kaj kongrue kun la internaciaj direktivoj [1,2], oni ellaboru novan proponon por zonplano, kiu ebligos evoluon de turismaj centroj nur se la postuloj pri naturprotektado estos plenumataj tiel, ke al Tatroj pro iliaj unuavicaj naturaj valoraĵoj povu ĝoje revenadi ankaŭ la sekvaj generacioj de slovakiaj civitanoj, eŭrop-uniaj civitanoj kaj homoj el la tuta civilizita mondo.
Ni samtempe plenpovigas sekve agadi pri tiu ĉi afero utilige al la naturprotektado laŭ la slovakia konstitucio Art. 27 la membrojn de la petskriba komisiono:
Inĝ. Ján Topercer, PhD, scienca esploristo de la Botanika ĝardeno de Komenia universitato, 03815 Blatnica, č. 315
Mgr. Jozef Ridzoň, naturprotektada estro, Slovenská ornitologická spoločnosť (Slovakia ornitologia societo)/BirdLife Slovensko, Mlynské nivy 41, 82109 Bratislava
Inĝ. Erik Baláž, Arbarprotektada grupiĝo VLK, Komenského 501/18, Liptovský Hrádok
Prof. RNDr. Mikuláš Huba, CSc., Spoločnosť pre trvalo udržateľný život v SR (Societo por daŭripova vivo en Slovakio), Staroturský chodník 1, 811 01 Bratislava
Inĝ. Juraj Lukáč, Arbarprotektada grupiĝo VLK, Osadné, č. 65, 06734
Mgr. Juraj Smatana, Priserva centro EKOFORUM, Nábrežná 999/13, Považská Bystrica
Inĝ. Frantisek Guldan, vid-artisto, Prostredná 47, 90021 Svätý Jur
Doc. Zuzana Kronerová, aktorino kaj filantropo, Dankovského 14, 81103 Bratislava
Jozef Chavko, Ochrana dravcov na Slovensku (Protektado de rabobestoj en Slovakio), Kuklovská 5, 84104 Bratislava
Pluaj informoj:
La nacia parko troviĝas en norda Slovakio en Tatroj. Ĝi havas la areon 738 km² ĉe la limoj kun la Pola respubliko kaj ĝi ankaŭ enhavas la plej altan punkton en la teritorio de Slovakio, Gerlachovský montopinto kun la supermara alteco 2655 m. La objekto de protektado estas valoraj montaraj ekosistemoj, kiel ekzemple konserviĝintaj areoj de sovaĝejo en montaraj arbaroj, sed ankaŭ altmontaraj biotopoj, montarlagoj, torentoj, kaj glacieja kaj roka reliefoj.
Danke al la specifa lokiĝo, multe izolita de aliaj montaregoj, evoluis ĉi tie unikaj taksonoj de bestoj kaj plantoj, kiel ekzemple endemiaj subspecioj de ĉamo kaj marmoto, kaj ankaŭ multaj aliaj endemiaĵoj (el mamuloj ekzemple mikroto neĝa tatra, Microtus tatricus). En konserviĝintaj arbaroj, montara pino kaj altmontaraj herbejoj super la supra limo de la arbaro hejmas ankaŭ multaj raraj kaj malmultnobriĝantaj specioj de birdoj, kies nombroj tamen (malkiel en aliaj lokoj en Slovakio) ĉi tie ne malpliiĝas (ekz. urogalo).
Tamen la zonplano de la Tatra Nacia Parko, kiel ĝi estas prezentita por traktado, ebligus neniigon de la plej valoraj areoj, ŝlosilaj por konserviĝo de la bestoj, kiuj kunkreas la identecon ne nur de Tatroj, sed ankaŭ tiun de la tuta Eŭropo, ĉar Tatroj dividiĝas inter Slovakio kaj Pollando.
Ekzemple nur la planata zono de turisma evoluado en Salatínska valo ebligus detrui reproduktadajn lokojn de ĉamoj, teritoriojn de minimume sep kolonioj de marmotoj kaj amludejojn de tetroj.
Jen estas almetitaj ankaŭ kelkaj fotografaĵoj rekte el Roháčska kaj Salatínska valoj kaj la ĉirkaŭaĵo, kiu laŭplane estu parto de zono de turisma evoluado (precipe de skicentro) kaj kiu estas minacata pere de eksterproporcia pliintensigo de turismaj aktivaĵoj.
La mapo de la aktuala propono de la zonplano:
http://www.wolf.sk/files/Zonacia_TANAP_2010.jpg
(„zóna A“ – la zono A, fakula propono el la jaro 2006 por difino de la zono kun plej severa protektado; „zóna Cr“ – la zono Cr, la parto, kie oni planas malpliigi la naturprotektadon al minimuma nivelo, precipe pro evoluado de ski-centroj laŭ la nuntempa propono; „úbytok zóny A“ – malpliiĝo de la zono A: la plej valoraj areoj kun severa protektado laŭ la fakula propono, kiuj estas eligotaj el la zono de severa protektado laŭ la aktuala propono)
La mapo de la aktuala propono de la zonplano en la plej endanĝerigitaj partoj de Okcidentaj Tatroj:
http://www.wolf.sk/files/Zonacia_TANAP_2010_Spalena_Osobita.jpg
Galerio kun fotografaĵoj kaj filmetoj el la centra parto de Tatroj – Tichá (=Silenta) valo (ankaŭ en ĝia malsupra parto la nova zonplano malpliigas la reĝimon de protektado)
http://www.tichawilderness.com/flash_3.html
[1] – BISHOP K., DUDLEY N., PHILLIPS A. & STOLTON S. 2004: Speaking a Common Language. The Uses and Performance of the IUCN System of Management Categories for Protected Areas. Cardiff University, IUCN & UNEP, Gland, 192 pp.
[2] – http://www.eurosite.org/en-UK/content/site-based-adaptive-management
Rigardo al la montodorso de Roháče en Okcidentaj Tatroj.
Aktuala fotografaĵo de marmoto el loko, kiu estas alirebligota por turismo kaj konstruado de ski-centroj.
Aktuala fotografaĵo de ĉamoj el loko, kiu estas alirebligota por turismo kaj konstruado de ski-centroj.
Aktuala fotografaĵo de reĝa aglo el loko, kiu estas alirebligota por turismo kaj konstruado de ski-centroj.
Aktuala fotografaĵo de tetro el loko, kiu estas alirebligota por turismo kaj konstruado de ski-centroj.

